Mozaraba lingvo

La mozaraba estis aro de parolmanieroj latinidaj parolataj fare de la loĝantoj de la sudo de la Iberia Duoninsulo el la 8-a jarcento al la 15-a jarcento depende de la regiono. La mozarabaj parolmanieroj disvolviĝis en la teritorioj de la islamaj regnoj de Al-Andalus, kaj estis parolataj ĉefe de la kristanaj mozaraboj kiuj loĝis tie. Tiuj mozarabaj parolmanieroj malaperis ĉirkaŭ la 15-a jarcento pro ties anstataŭo per la lingvoj hegemoniaj en la kristanaj regnoj nordaj post la Reconquista (nome galega-portugala, leona, kastilia, navararagona, kataluna), kaj pluhavis kernetojn aŭ spurojn ĝis la 19-a jarcento. Por la skribado de la mozaraba lingvo (aŭ lingvoj) esti komuna la uzado de la aljamiado.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search